Roberto Peres-Franko
Pri

Pri ĉi tiu retejo

La celo de ĉi tiu retejo estas senpage disponigi al la publiko la verkaron de Roberto Peres-Franko. Ĝi estis komencita en novembro de 1997, kaj ekde tiam ĝi senĉese proponis sian enhavon rete, kun kelkaj ŝanĝoj de domajno kaj aspekto tra la jardekoj. José Luis Rodríguez Pittí, tiam prezidanto de la Asocio de Verkistoj de Panamo, distingis ĝin kiel la unuan literaturan retpaĝon en Panamo.

Ni invitas vin uzi la menuon, kiu aperas supre en ĉi tiu paĝo, por atingi la tutan disponeblan materialon, aŭ por pli koni la aŭtoron kaj la filozofion de diskonigo de liaj verkoj. La retejo estas en la hispana, la angla kaj Esperanto, kaj ĉiu verko montriĝas en la lingvo, en kiu ĝi ekzistas. Vi povas ankaŭ serĉi iun terminon en la kompletaj verkoj.

Se vin interesas la rekomendo de la aŭtoro, komencu per la rakontoj Vivo kaj La entrudulino; la artikolo La morto de la tamburisto; kaj la serio de ses poemoj Sankta Semajno en La Villa. El la arta verkaro, ni invitas vin rigardi la guaŝon Vitralo N-ro 2 - Arao; la akvarelon Muŝbirdo #4 kaj la foton Rozo #3.

Ni invitas vin direkti viajn demandojn al la retpoŝta adreso: retpoŝto….